La Testamento

"Заповіт" Тараса Шевченка

Post la mort' min enterigu
en patrujo kara,
meze de la stepo vasta
sur tumul' miljara.
Tiam Dnipron krutabordan,
la kampojn fekundajn
povus vidi mi kaj aŭdi
ondojn dum inundoj.
Kiam pelos el Ukrajno
for en bluan maron
Dnipro sangon malamikan, —
kampojn kaj montaron —
ĉion-ĉion mi forlasos
kaj flugos al dio
arde preĝi ... Sed ĝis tiam
mi ne konas dion.
Enterigu, vin kunligu,
la ĉenojn disŝiru,
bonvenigu la liberon —
al bataloj iru.
Kaj en granda familio,
nova kaj libera,
ne forgesu rememori
min per vort sincera.


Переклад Надії Андріанової-Гордієнко. Перший варіант надруковано в журналі «L’Omnibuso» (Кіото, Японія), 1976, № 2(72), с. 15;
другий — в журналі «Paco» (Софія, Болгарія), 1977, № 1, с. 4.